viafabbri43.net
Scatti
Traduzioni

FRANCESCO
La biografia

NOTIZIE
News da Pāvana

DISCOGRAFIA
Album e testi

BIBLIOGRAFIA
Libri di/su Guccini

SCATTI
Foto gucciniane

MISCELLANEA
Materiale vario e raro

TRADUZIONI
Guccini in Esperanto

Autogrill, le traduzioni



AŬTOGRILL [Autogrill] Torna dietro
Traduzione in esperanto di Giuseppe Castelli

Esperanto
La knabino post la benko la bieron miksis kun la 7up;
ŝiaj dentoj kaj la vangkavetoj ridis taŭge por afiŝ',
kiel tiuj eksponataj en la eta Autogrill;
kamionoj forbalais miajn revojn per brufrap'.

Bela, je beleco nematura, malgajeta, blond-neblonda,
kiel herbo de fervojkrutaĵo, kiel floro senpretenda...
La silento difektiĝis nur pro ĥimeraro mia,
kiun mi desegnis fingre en glasrondo fantazia.

La vitraĵo kaj la vojo pro malalta suno brulis,
la vizaĝon sodakvujo per la suno respegulis;
kaj ekestis fulmosignoj ĉirkaŭ la benzinpumpilo,
kaj mi... Mi frostis pro malgaj' kaj malfacilo.

Iom honte mi elektis diskon, ekfunkciis la diskil':
mi emumis senti min en sceno de malnova Fox-a film';
sed por ke ŝin ne ridigu tiu aĉa filma kliŝ',
mi fingrumis te-skatolon kun la bildo de la hind'.

Sed mi estus ja devinta diri "Mi dezirus vin paroli"
kaj, prenante ŝian manon sur la benko "Ĉu ni povos ĉiam soli?
Ĉu vi povas senti, tuŝi tiun ĉi melankolion?
Ni ne lasu ĝin elflui, ni foriru, faru ion!"

Knare haltis mia disko kaj gutadon aŭdis oni,
la aero pezetosa daŭris pezi kaj neoni;
kaj superis la glasbruon mia penda fraza aro,
kaj tuj... La ejo eniriĝis de geparo.

Kaj subite, kiel ofte okazadas, ekŝanĝiĝis ĉio tie,
la relumojn la kurtenoj roznilonaj viŝis for maliluzie:
la ŝoseo min forvokis, ŝin restigos la labor',
do, mi lasis kvincentliran kromon kaj mi iris for...



Menu rapido: Biografia | Notizie | Discografia | Bibliografia | Foto | Extras | Traduzioni


Copyleft Copyleft 2004-2012. Brugnoni / Ciofanskj. Lo chiamavano Ģdisclaimerģ.
viafabbri43.net č un sito archiviato nel 2012. Il sito ufficiale di Francesco Guccini č www.francescoguccini.it
Sito disegnato da Diego Brugnoni e Pietro Gregorini.